Leciono 4 – თ, ქ, ფ

Antaŭ ol daŭrigi, ni devas paroli pri fonetiko, nome pri aspiracio. Konsonanto havas aspiracion, se post ĝi sekvas aerblovo, kvazaŭ la literon sekvus h. Esperanto ne havas aspiraciajn konsonantojn, sed la angla havas: la p de pin estas aspiracia, male al tiu de spin. (Aspiracio ekzistas ankaŭ en la germana kaj la ĉina. Se vi volas scii pli, legu en Vikipedio.) La tri literoj, kiujn ni lernos, reprezentas aspiraciajn sonojn, do elparoliĝas kvazaŭ th, kh, ph.

(t)

Ĉi tio estas aspiracia t.

(k)

Ĉi tio estas aspiracia k.

(p)

Ĉi tio estas aspiracia p. La sono f ne ekzistas en la kartvela, pro tio oni uzas ფ por skribi fremdajn vortojn, kiuj enhavas f.

Ekzercoj

Vi nun kapablas legi la nomojn de kelkaj urboj kaj regionoj en Kartvelio.

Aŭskulti
Aŭskulti

Jen pliaj kartvelaj vortoj. Helpeto: multaj landonomoj finiĝas per -ეთი.

Tie
Ŝtono
Dek
Monto
Reĝo
Unu
Mono
Oro
Aŭskulti Horo
Vi (pluraj)
Ses
Urbo en Eŭropo
Blanka
Neĝo
Kreskaĵoj
Bestoj
Aŭskulti Urbo
Luno
Reĝino de Kartvelio
Lando
Lando en Eŭropo
Lando
Urbo en Azio
Lando en Azio
Kartvela
Mondo
Apoteko
Lando en Eŭropo
La plej fama kartvela poeto
Lando en Azio
Libera
La plej malnova kartvela alfabeto
Birdo

Kiun vilaĝon indikas tiu vojŝildo? (Fonto)

Kiel nomiĝas ĉi tiu metrostacio? (Fonto)