Lerni la kartvelan alfabeton

La kartvela alfabeto eble ŝajnas komplika, sed ĝi fakte estas sufiĉe facile lernebla. Vi povas lerni ĝin ĉi tie en 11 lecionoj. Ĉiu leciono prezenta 3 aŭ 4 literojn kaj enhavas multajn ekzercojn, kie vi devas transskribi kartvelajn vortojn, ĉefe fremdajn vortojn, kiujn vi jam povas kompreni. Inter la multnombraj latinigaj sistemoj ekzistantaj por la kartvela, mi elektis la nacian sistemon: ĝi enhavas nur literojn, kiujn vi povas tajpi per via klavaro, kaj ĝi estas tre proksima al la anglaj skribaĵoj, kiujn oni povas vidi en Kartvelio, ekzemple en vojŝildoj. Ĝi tamen baziĝas sur la angla elparolo de literoj (do oni skribas per j sonon, kiu elparoliĝas kiel Esperanta ĝ).

Kelkajn ekzercojn akompanas sondosiero. Ili estas ankoraŭ malmultaj, ĉar estas malfacile trovi libere reuzeblajn registraĵojn, sed mi laboras pri tio.

Ne nur legu la ekzemplojn pasive, sed provu skribi ilin permane (vidu la aldonon pri manskribo). Vi enkapigos la formojn de la literoj multe pli efike.