Leciono 5 – ტ, კ, პ

Ni nun lernos la plej nekutiman aferon en kartvela elparolo: ejektivojn (aŭ ejektivajn konsonantojn). Kiam oni elparolas ilin, aero ne eliras el la pulmoj, sed el la gloto, kaj ili sonas, kvazaŭ ili akompanus aerklako. Vikipedio havas artikolon pri tio kun sondosieroj: aŭskultu la sonojn de [t’], [k’] kaj [p’]. Male al la literoj de la antaŭa leciono, ĉi tiuj ne estas aspiraciaj.

(t’)

Ĉi tio estas ejektiva t.

(k’)

Ĉi tio estas ejektiva k. Ne intermiksu ĝin kun ვ (v): ვ pli aspektas kiel 3, dum კ estas pli malferma supre.

(p’)

Ĉi tio estas ejektiva p. Ne intermiksu ĝin kun კ (k’): la supra parto de პ estas iomete kurbita supren kaj, en plej multaj tiparoj, პ elstaras super la bazlinio dum კ etendiĝas sub ĝin.

Plej multaj latinigaj sistemoj reprezentas ejektivojn per apostrofo, sed ili estas kutime ignorataj en vojŝildoj. Malgraŭ tio, თ t kaj ტ t’ estas tute malsamaj sonoj por kartvellingvano. Pro tio apostrofoj estas devigaj en la ekzercoj. Se vi ne povas tajpi apostrofon, la sistemo akceptas ankaŭ komojn anstataŭe.

Ekzercoj

Kial oni kartveligas fremdajn vortojn kun t, kp, oni kutime uzas la literojn ტ, კ, პ. Vi nun kapablas legi multajn nomojn de landoj kaj aliaj lokoj.

Aŭskulti

Ĉu vi povas diveni la signifon de la jenaj vortoj?

Kio troviĝas 3 km for? (Fonto)

Pri kio temas tiu reklamo? (Fonto)