La kartvela alfabeto

La kartvela alfabeto estas unika en la mondo: oni uzas ĝin nur por skribi la kartvelan (kaj kelkfoje malgrandajn lingvojn de Kartvelio). Pli precize, ekzistas tri kartvelaj alfabetoj: asomtavruli (ასომთავრული), nusĥuri (ნუსხური) kaj mĥedruli (მხედრული). La alfabeto uzata hodiaŭ (kaj en ĉi tiu retejo) estas mĥedruli, kiu devenas de la 10-a jarcento. La aliajn du vi vidos nur en religiaj skribaĵoj kaj multaj kartveloj ne scipovas legi ilin.

La kartvela estas skribata de maldekstro al dekstro, ĝia alfabeto konsistas el 33 literoj, ĝi ne havas majusklojn kaj minusklojn, kaj ĝi uzas la interpunkciajn signojn, kiujn vi konas. La kartvela lingvo havas multajn malfacilaĵojn, sed ortografio ne estas unu el ili: unu litero reprezentas unu sonon kaj male.

Ekzistas pluraj latinigaj sistemoj por la kartvela. La nacia sistemo, uzata en ĉi tiu retejo, estas uzata de la kartvela registaro, ekzemple en pasportoj kaj vojŝildoj, kvankam apostrofoj estas kutime ignorataj kaj iuj literoj estas malkohere latinigitaj en vojŝildoj. Ekzistas ankaŭ pluraj sciencaj sistemoj, kiuj uzas specialajn simbolojn por reprezenti ĉiujn kartvelajn sonojn; unu el ili (ISO 9984) estas prezentita en la ĉi-suba tabelo. Aldone estas pluraj neoficialaj sistemoj, kiujn kartveloj uzas, kiam ne estas disponebla kartvela klavaro.

Litero Nomo Nacia sistemo ISO 9984 IFA
ani a a /ɑ/
bani b b /b/
gani g g /ɡ/
doni d d /d/
eni e e /ɛ/
vini v v /v/
zeni z z /z/
tani t t’ /tʰ/
ini i i /i/
k’ani k’ k /k’/
lasi l l /l/
mani m m /m/
nari n n /n/
oni o o /ɔ/
p’ari p’ p /p’/
zhani zh ž /ʒ/
rae r r /r/
sani s s /s/
t’ari t’ t /t’/
uni u u /u/
pari p p’ /pʰ/
kani k k’ /kʰ/
ghani gh /ɣ/
q’ari q’ q /q’/
shini sh š /ʃ/
chini ch č’ /t͡ʃʰ/
tsani ts c’ /t͡sʰ/
dzili dz j /d͡z/
ts’ili ts’ c /t͡s’/
ch’ari ch’ č /t͡ʃ’/
khani kh x /x/
jani j ǰ /d͡ʒ/
hae h h /h/