Leciono 9 – ღ, ძ, ჰ
ღ (gh)
Ĉi tiu sono ne ekzistas en Esperanto: ĝi estas voĉa versio de ხ (kh). “Voĉa” signifas, ke oni elparolas la sonon kun vibrado de la voĉkordoj. En Esperanto, z estas voĉa kaj s ne estas; la malsamo inter ili estas la sama, kiel inter ღ kaj ხ. La sono de ღ estas tre proksima al franca r. Oni foje skribas tiun sonon g sur vojŝildoj, sed g kaj gh estas tute aliaj sonoj.
ძ (dz)
Ĉi tiu litero elparoliĝas kiel dz. En la kartvela ĝi estas konsiderata kiel unu sono. Ne intermiksu ĝin kun ხ (kh): ĝi estas turnita al la alia direkto. Por memori, kiu estas kiu, mi rimarkis, ke ძ elparoliĝas kun d komence kaj estas tiu, kiu aspektas kiel d.
ჰ (h)
Ĉi tiu litero elparoliĝas kiel Esperanta h.
Ekzercoj
Ĉu vi povas diveni la signifon de la jenaj vortoj?
Jen pliaj kartvelaj vortoj.
![Aŭskulti](img/play.png)
![Aŭskulti](img/play.png)
Tago
Onklo
Hodiaŭ
Nokto
Dormo
Mamo
Klimato
Maro
![Aŭskulti](img/play.png)
Bovino
![Aŭskulti](img/play.png)
Osto
Malfacila
Multekosta
Serĉi
Vespero
Dio
Hepato
Edzo/edzino
Gingivo
Cejano
Insulo
Vendejo
Urbo en Kartvelio
Grekio
Oriento