Leciono 11 – Alternativaj formoj de literoj

Vi nun konas ĉiujn 33 literojn de la kartvela alfabeto. Tamen, kiel vi certe rimarkis en la ekzercoj, kelkaj literoj povas havi malsaman formon depende de la tiparo, kaj kelkaj tiparoj povas esti malfacile legeblaj, se vi ne konas la alternativajn formojn. Ni nun lernos la plej oftajn variaĵojn.

“Majuskloj”

Kiel vi jam scias, en la kartvela alfabeto ne ekzistas majuskloj kaj minuskloj. Oni tamen povas krei majusklecan efekton donante la saman altecon al ĉiuj literoj. Ĉi tiu efekto estas tre ofta en vojŝildoj, titoloj, ktp.

Malsamaj formoj

La malsupra parto de წ (ts’) povas esti triangula anstataŭ ronda:

ტ (t’) havas la formon de cirklo kun “vosteto”, kiu povas esti mallonga streko aŭ ia 8:

ლ (l) foje havas unu ĝibon anstataŭ tri:

რ (r) povas esti skribita kun nur unu ĝibo kaj aspekti kiel h:

დ (d) povas havi simplan rondon supre:

ჯ (j) povas aspekti kiel X kun vosteto:

La hoko meze de ჭ (ch’) povas havi diversajn formojn. La suba parto povas esti tute forlasita:

Ekzercoj

Kiel nomiĝas ĉi tiu strato? (Fonto)

Kiun vilaĝon indikas tiu vojŝildo? (Fonto)

Pri kiu fortikaĵo temas?

Kiel oni diras “katedralo de la Triunuo”?

Kiel oni diras “palaco de la prezidento de Kartvelio”?